Ie. Kie estas la knaboj? Kien vi iris? Mi restas tie ĉi. Li perdis sian monujon ie en la urbo, sed kie li perdis ĝin, li ne scias. Mi volonte el tie venis tien ĉi. Li petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie si venas. [Footnote: See note in Lesson 17.] Por la juneco ĉie staras retoj. Ĉie estas floroj, kaj nenie oni povas trovi pli belajn.
Iel. Kiel bela! Ĉu mi taŭgas kiel reĝo? Tiel finiĝis la feliĉa tago. Ili brilis kiel diamantoj. Kiel vi fartas? Iel li malkomprenis min. Mia edzino pensis tiel same, kiel mi. Mi neniel povas kompreni, kion vi diras. Tre stranga kaj neniel komprenebla! Mi elektis lin kiel prezidanto. Mi elektis lin kiel prezidanton.
Ies. Kies ganto tiu ĉi estas? Mi neniam alprenas ties opinion. Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon. Ĉies ideo estas diversa. Bona amiko, sen kies helpo li neniam ekvidus tiun ĉi landon. Ies perdo ne estas ĉiam ies gajno. Ies perdo estas ofte nenies gajno.
| ornamo, ornament. pupilo, pupil (of eye). centimo, centime. forto, strength, power. nesto, nest. Fortuno, fortune. funto, pound (weight or money). lango, tongue. gusto, taste. okulo, eye. | ĥino, Chinese. decido, decision. ced-, give up, yield, cede. forlas-, forsake, leave. prudenta, reasonable, prudent. firma, firm, stable. sterlinga, sterling. kontraŭ, against, opposite. pro, for, owing to. |
Io. Mi sentas, ke io okazas. Neniam mi ion al vi donis. Mi volas fari al vi ion bonan. Kio tio ĉi estas? Kia ornamo tiu ĉi estas? Kion mi vidas? Tio ĉi estas ĉio, pri kio mi parolis. Mi nenion cedos al vi. Nenion faru kontraŭ la patrino. Antaŭ ĉio estu fidela al vi mem. Ŝi eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povas kompreni.
Iom. Ŝi parolis iom kolere. La pupiloj de la okuloj iom post iom malgrandiĝis. Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas ĝin kredi? Kiom da mono vi havas? Mi havas neniom. Donu al mi tiom da akvo, kiom da vino.
Iu. Iu venas; kiu ĝi estas? Ĉu iu kuraĝus tion fari? Ĉiu penis sin savi, kiel li povis. Lingvo, en kiu neniu nin komprenos. Neniu el ili povis savi la dronanton. Li al neniu helpis iam eĉ per unu centimo. Ni iros ĉiuj kune. Mi konas neniun en tiu urbo. Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj.
20c.
De kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi: mi ne scias. Oni petis lin atendi iom kun lia forveturo. Tiuj ĉi nestoj ofte estas pli grandaj, ol la dometoj de la tieaj homoj. Li forveturis kun firma decido forlasi por ĉiam tiun ĉi sendankan landon. Se iu tion vidus, li malbenus la Fortunon. Mi donus cent funtojn sterlingajn, se bova lango povus havi por mi tian bonan guston kiel por vi. Kioma horo (estas)? Baldaŭ la dekdua (horo).
LESSON 21.