The suffix -ar- signifies a collection of the persons or things named, as arbo, a tree, arbaro, a wood; homo, a human being, homaro, mankind; militisto, a soldier (from milito, war), militistaro, an army; vorto, a word, vortaro, a dictionary (vortareto, a vocabulary); aro, a flock, anaro, a company, troop.

-er- signifies a particle, or one of things of which the name denotes a mass, as greno, corn, grenero, a grain of corn ; polvo, dust, polvero, a speck of dust; pulvo, gunpowder, pulvero, a grain of gunpowder; hajlo, hail, hajlero, a hailstone; neĝo, snow, neĝero, a snowflake; koto, mud, kotero, a speck of mud or dirt.

pulvo, gunpowder.
ŝtupo, step, stair.
tegmento, roof.
herbo, grass.
bruto, brute, beast, head of cattle.
lano, wool.
persono, person.
floreno, florin.
ŝilingo, shilling.
penco, penny.
glaso, a glass (tumbler).
brando, brandy.
tuko, a cloth.
telertuketo, serviette.
[Footnote: See Lesson 45.]
ŝnuro, cord.
sablo, sand.
ŝafo, a sheep.
fajro, fire.
met-, put, set.
paŝt-, feed (cause to feed),
pasture.
sekv-, follow.
bar-, bar (obstruct).
batal-, battle, fight.
eksplod-, explode.
brava, brave.
kruta, steep.
hispana, Spanish.
vasta, vast, spacious.
precipe, chiefly, particularly.
preskaŭ, almost.
inter, between, among.

Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron. Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj. La vagonaro konsistis preskaŭ nur el personvagonoj. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. Sur la maro staris granda ŝipo, kaj inter la ŝnuregaro sidis ĉie ŝipanoj. Lia sekvantaro staris en la posto de la loĝio. Mallumaj montegaroj baras la vojon.

Floreno, ŝilingo kaj penco estas moneroj. Sablero enfalis en mian okulon. Unu fajrero estas sufiĉa por eksplodigi pulvon.

LESSON 25.

Suffix -ul-.

The suffix -ul- denotes a person characterised by the quality, etc., which the word expresses, as justa, just, righteous, justulo, one who is just; babili, to chatter, babilulo, one who chatters, a babbler; avara, avaricious, avarulo, a miser; kun, with, kunulo, a companion.

legendo, legend.
ombro, shadow.
rajto, right, authority.
profeto, prophet.
mensogo, a lie.
tagmanĝ-, dine.
entrepren-, undertake.
propra, own.
avara, avaricious.
potenca, powerful.
infekta, infectious.
ĉe, at, with.

Malriĉa saĝulo tagmanĝis ĉe avara riĉulo. Malsaĝulon ĉiu batas. Li estas mensogisto kaj malnoblulo. Timulo timas eĉ sian propran ombron. Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis. Unu instruitulo entreprenis gravan sciencan laboron. Nur sanktuloj havas la rajton enveni tien ĉi. Li sola estas la grandulo, la potenculo. Ĝi ne estas la legendo pri la belulino Zobeido. Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo. La malbeno de la profeto staras super la kapo de maldankulo. Post kelkaj minutoj la kuraĝulo eliris. Ĉiuj sanktuloj, helpu!