Dormu, Helenjo,—tuj la fabelo komenciĝos. Jen la alta luno jam rigardas en la fenestron; jen straba leporo, kiu lame forkuras; jen lupaj okuloj, kiuj eklumiĝas per flavaj fajretoj. Alflugas maljuna pasero al la fenestro, frapas per la beko sur vitron kaj demandas: "Ĉu baldaŭ?" Ĉiuj estas ĉi tie, ĉiuj kolektiĝis; kaj ĉiuj atendas la fabelon al Helenjo.

Unu okuleto de Helenjo dormas, alia rigardas, unu oreleto de Helenjo dormas, alia aŭskultas.

Baju, baju, baju!...

Mamin Sibirjak.

[Footnote: Baju: Rusa interjekcio; rekantaĵo por dormigi infanojn.]

Aŭskulti, to listen; fabelo, story; griza, grey; muso, mouse; grilo, cricket; forno, stove; makulo, spot; sturno, starling; straba, squinting; leporo, hare; lupo, wolf; flava, yellow; beko, beak; paĉjo, daddy.


EDZINlĜO DE RATINO.

El Japanaj Rakontoj.

Maljuna rato havis filinon. Ĝi volis edzinigi tiun ĉi kun iu plej forta en la mondo. Ĝi unue iris al la luno, pensante, ke la luno estas la plej forta en la mondo. Sed la luno diris: "Min tre ofte malhelpas la nubo, kaj mi neniel povas forpeli ĝin."