Cindro, cinder, ash; fingro, finger.
LA DOMO DE ĴAK'.
Jen estas la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'.
Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis, k.t.p.
Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis, k.t.p.
Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis, k.t.p.
Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis, k.t.p.
Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis, k.t.p.
Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p.
Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p.
Jen estas la koko, matene kriinta, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p.
Jen estas la farmomastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriintan, kiu, k.t.p., k.t.p.
El "The Esperantist"
Rato, rat; kato, cat; kurba, curved; korno, horn; sola, alone, solitary; melki, to milk (milk is lakto); ĉifono, rag; farmi, to farm, take on lease; semi, to sow seed; posedi, to possess.
EZOPA FABELO.
Unu azeno trovis leonan felon. Ĝi ricevis la ideon vesti sur sin la felon, kaj ŝajnigante sin leono, terurigi la homojn kaj bestojn. Pensite, farite. La azeno ŝajnis esti potenca leono.
La unua viva estaĵo, kiun ĝi renkontis, estis malriĉa sed talenta komercisto, portanta kelkajn komercaĵojn sur sia dorso. Li teruriĝis vidante la leonon, kio tre amuzis la azenon. Nun la azeno, intencante pligrandigi la efikon, ekblekis:—ia,—ia,—ia,... Sed jen nia komercisto rekonis la azenon per ĝia voĉo, kaptis ĝin kaj devigis ĝin—vendi malkarege la leonan felon.