Originale verkita de Srino. Reddet (Sens).
En flora ĝardeno de l’ revoj Mi iris dum nokto promeni Tra l’ arboj, la freŝaj kreskaĵoj Ĉarmite mi paŝis sen halti.
Mi vidis la bluan floreton, La floron kun palaj folioj, Mi prenis lazuran ludilon De la dudekjaraj geknaboj.
Mi vidis la floron purpuran, La brilan emblemon de gloro; Mi vidis la floron malhelan Kaŝantan la lumon en koro.
Mi vidis poetan la floron Post tiu de l’ blanka edzino: El ĉiuj kolektis garbeton Ĝis blovis, frostega, la vento.
Kaj tiam, forkuris rapide Timante ke ĝia flugilo Forportos parfumojn subite. De mia odora rikolto.
DIALOGO PRI ELIZIO.
Originale verkita de Esperantisto 10549.
Kritikisto. Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.
Poeto. Sed vi ne estas poeto.