Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj sidiĝas.

Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin lasante en vera mallumego.

Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la vortojn al la Spiritoj de la Kavernego.

Subite—"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi vidas—kion?

Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon.

Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn. Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo.

Sed, kio? Kio okazas?

La nubego revenas malantaŭen!

Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen?