Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de la kastelo.

"Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto.

"Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la kastelo.

Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la rezultaton.

Post dek minutoj la Kirkmillar preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo.

Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis; kaj la botisto levis sian kapon.

Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ signo aludis al sia sperto en la kastelo.

Multe da Kirkmillaranoj eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian tombon.

KANTO PRI L’ VENTO.

(El Leo Belmont).—A. Grabowski.