La monato Aŭgusto estas iom tro varma, ĉar la suno brulegas la tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaŭ neniam eĉ pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La sufiĉegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstataŭis la florojn; kaj oni forgesas la sekiĝitajn ĝardenojn kaj la profundan pulvon sur la stratoj.

Tiam, tro tro frue, Septembro finiĝas. La pluvoj aŭtunaj komencas: la fremduloj ekrevenas, kaj la dolĉa paco kaj kvieteco de la someraj monatoj estas foriritaj, kiel,

LA LASTA ROZO DE SOMERO.—(Moore).

Nun floras de l’somero
La sola lasta rozo.
La kunvivantoj ĝiaj
Velkis en mortripozo:
Ne estas flor’ parenca,
Aŭ rozburĝono ia,
Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn
Redoni al alia.

Mi ne vin lasos sole,
Sur la tronket’ plendeti
Ĉar la beluloj dormas,
Vi devas kundormeti.
En morto, sen parfumo,
L’amikoj jam dormetas:
Do floron vian teren
Ĝentile mi disĵetas.

Mi tiel volus sekvi
Se l’amikec’ finiĝus
Aŭ la juveloj brilaj
De l’amular’ foriĝus:
Ĉar se la koroj veraj
Kaj dolĉaj ne plu estus,
En la dezerta mondo
Volonte kiu restus?

Clarence Bicknell.

FOOTNOTES:

[*] A popular tradition.

[1] Sea-shore.