Ŝi ne estis ĉiam sensignifa; ŝi kaj ŝia fratino estis estintaj dum du aŭ tri jaroj la belulinoj je du graflandoj, eĉ je la urbo Bath. Sed ŝia fratino edziniĝis, la patro mortis, kaj ŝi translokiĝis kun ŝia malsana, tre malfeliĉa, patrino, en dometon apud vilaĝeto.

Ŝia fianĉo ne estis aprobita de ŝiaj parencoj; ŝi nur povis vidi lin malofte.

Lia idealo je perfekta virino estis tiu, kiu malmulte legas, malpli parolas, kaj kiu neniam rezonas, sed senĉese movigas la kudrilon.

Tial dum preskaŭ ok jaroj ŝi sidis, horo post horo, faranta belegajn brodojn kaj pasamentojn, neniam elirante ekster la ĝardeneto, krom por ĉiutaga vizito al sia onklino, kiu loĝis en proksimega dometo, por servi okaze ian malsanan aŭ malgajan najbarinon, aŭ por iri en la preĝejon unufoje la Dimanĉon.

Ŝi do sin sentis senutila.

Ŝiaj patrino kaj onklino ambaŭ havis servistinon amindan kaj fidelan, kies societo sufiĉis je siaj mastrinoj, kiuj multe ŝatis librojn.

Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon.

Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj bela, sed ŝi estas terurige neinteresa."

Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj.

Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn. Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min dungos post tio ĉi."