Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro.

Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

No. 11.

Subscription, 3s. Per Annum.
Single Copies, 4d. net.

SEPTEMBRO, 1904.

Tiu ĉi estante la dekunua numero de The Esperantist, la proksima devus esti la lasta de la unua jarkolekto. Sed ne estas dezirinde komenci volumon Novembre. Estas do intencite enmeti en la unuan jarkolekton dekkvar kajerojn, t.e., ĝis Decembro, kiu numero havos la enhavnomaron kaj titolpaĝon.

Mi do fidas, ke tiuj, kiuj abonis de la komenco, afable sendos 4 fr. 60 (anstataŭ ol 4 fr.), por ke la abonpago daŭru ĝis Decembro, 1905.

Mi ankaŭ fidas, ke miaj Aŭstraliaj, Afrikaj, Amerikaj kaj Aziaj legantoj bonvolos reaboni per frua poŝto.

Inter tre afablaj leteroj pri mia laboro, estas unu de nia bonekonata Rusa samideano, Sro Kofman. Li skribis: "Mi ne volas preterlasi la okazon por tie ĉi esprimi mian admiron, inspiratan de via gazeto, The Esperantist. La malgrandaj rakontoj havataj en ĝi estas bonegaj, kaj la versaĵoj (precipe en la lasta numero) estas perfektaj, kaj la Gazeto faras veran impreson de serioza kaj diligenta laboro, kondukata de mano forta kaj vira. Mi tutkore deziras al vi havi baldaŭ la eblon grandigi la amplekson de The Esperantist, kaj oftigi ĝian aperon, por la plezuro de viaj legantoj kaj de ĉiu bona Esperantisto."

Mi korege dankas Sron Kofman, kaj mi estas ĉiam preta por fari tion, kion deziras miaj legantoj. Sed ĝi ne estas ankoraŭ plenumigebla. Oni devas memori, ke mi estas la sola, senhelpa, Redaktoro kaj mi devas konfesi ke dekses paĝoj estas sufiĉaj por okupigi mian libertempon. Sed, se Esperantistoj bonvolos reaboni, verki artikolojn, kaj varbi abonantojn, mi esperas pligrandigi ĝin post la fino de 1904.