Kantu ni estontan amikecon
De l’homaro en la tero;
Noblan pacan internaciecon
Ni dissemos ĉe la sfero.

Fratoj—Angloj, Francoj, kaj Germanoj,
Kantu do, en Esperanto;
Ĝis ĉe ĉiuj Oceanoj
Eĥoiĝos sama kanto.

Ĉe la nova kaj malnova mondo
Unu lingvo unu koro.
Ĉe Atlanta kaj Hinduja ondo
Resoniĝu paca ĥoro.