Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne estis plenumita.
Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita.
Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian konsciencon.
Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro, kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi.
MEDITADOJ EN WESTMINSTER ABBEY.
El "The Spectator," Marto 30, 1711, verkitaj de Addison. Tradukitaj de Rev. N.B.
Kiam mi estas en serioza humoro, tre ofte mi sole promenas en Westminstera Abatejo; kie la mallumeco de la loko, kaj ĝia uzado, kune kun la soleneco de la konstruaĵo, kaj la stato de la homoj, kiuj en ĝi kuŝas, emas plenigi la spiriton je speco da melankolio, aŭ plivole pripenseco, kiu ne estas malagrabla. Hieraŭ mi restis tutan posttagmezon en la preĝejkorto, la kloitroj, kaj la preĝejo, min amuzante per la tombŝtonoj, kaj la surskriboj, kiujn mi vidis en tiuj diversaj regionoj de la mortintoj. El ili, la plej granda nombro raportis nenion pri la enteriĝinto, krom ke li naskiĝas unu tagon, kaj alian tagon mortas: la tuta historio de lia vivo enhavata en tiuj ĉi du cirkonstancoj, kiuj estas al ĉiuj komunaj.
Mi ne povis ne rigardi tiujn ĉi registrojn de ekzistaĵo, flavkuprajn aŭ marmorajn, kiel speco da satiro sur la mortintoj, kiuj estis lasintaj nenian alian memoraĵon pri si, krom ke ili naskiĝis, kaj ke ili mortis. Ili min memorigis pri multaj homoj citatoj en la bataloj el heroaj poemoj, kiuj estas sonore nomataj nur por ke ili mortiĝus, kaj kiuj nur estas famaj pro frapoj sur kapojn.
Γλαῦκόν τε, Μεδόντα τε, Θερσιλόχον τε.
La vivo de tiuj ĉi viroj bone priskribiĝis en la Sankta Skribo per "La vojeto de sago," kiu tuj fermiĝas kaj perdiĝas.