Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili povus min vidi kaj—sed ne, mi ne estos malamika, maljusta!
Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj, kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj, kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj!
KIMRA SKIZO VI.
Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W.
En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis pri la nova heroino.
Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj, fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ dudek kvin jarojn.
Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino, Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita.
Rakonto de Marto: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis. Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon. Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton.
Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo; nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj, superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn, kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa, ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava, mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion, kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi estos tiu, kiu mortigis sian fratinon."
Ŝi kuris, kun la ŝnurego alligita, kaj ŝi saltis kiel eble plej forte. Subite mi sentis ekskuon, mi turnis kaj tiris; ŝi suprenvenis kun viro inter siaj brakoj. Ŝi metis lin sur la herbon; denove ŝi saltis, kaj mi turnis la tenilon; dua viro saviĝis—poste tria. Nun, la ŝnurego estante preskaŭ tratranĉita, ŝi sendis min al la drinkejo por alvoki helpon.