Mi finos tiujn ĉi malmultajn liniojn kun verso el Sanskrita preĝo, komune uzita inter Hindoj: "La universaj religioj de la mondo, ĉiuj elvenas el malsama vidpunkto, kaj ĉiuj demandas por si bonegecon kaj sanegecon, sed, kia ajn estu la vojo, rekte aŭ malrekte, oni iras laŭ sia ŝato. Vi, Ho Dio! estas ilia sola fino, kiel la oceano estas la sola fino de la riveroj."

Anando.

Mi deziras preni la unuan okazon danki tiujn legantojn kiuj jam estas reabonintaj. Kaj mi esperas ke la ceteraj afable sendos senprokraste siajn reabonojn ĝis la fino de 1905, por ke la demando de la pligrandigo de la Gazeto povu decidiĝi.

Diversaj leteroj alvenis, enhavantaj utilajn proponojn. Tial, Aŭstralia amiko proponas ke ĉiuj verkantoj metu post siaj nomoj literojn, indikantaj la de ili komprenatajn lingvojn. Tiamaniere, "Sro Adamo Blanko, F.g.AGk." signifus ke li bone la Francan, iomete la Germanan, kaj bone la Antikvan Grekan lingvojn komprenas. Tio ĉi certe estus interesa, kaj kredeble estontaj verkantoj laŭe indikos siajn lingvajn povojn.

Abonanto el la Nordo skribas: "Permesu al mi gratuli vin, pro la disvastiĝo de la Esperanta Gazeto. Sur la Aŭgusta numero mi enmetis malgrandan anoncon inter la Adresareto. Mi jam estas ricevinta kvin respondojn el Belgujo, kvar el Francujo, du el Rusujo, kaj po unu el Bulgarujo, Hungarujo, Italujo, Hispanujo, kaj Maltujo. Estus interese ekscii, ĉu ekzistas alia gazeto en tiu ĉi lando eldonata, kiu estus alportinta tian agrablan rezultaton post elspezo de nur sepdek centimoj!"

Amerika Esperantisto skribas: "Eble estus saĝe poŝti vian ĵurnalon nefaldatan, sub granda kovrilo, kiel oni ofte faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. Mi intencas bindigi miajn gazetojn, kaj la faldo igas malgrandan difekton." Eble kajeroj senditaj alilanden premiĝis pli ol la enlandaj numeroj. Sed ĉu tiu ĉi difekto ne malaperos post la bindigo? Malfeliĉe, oni ne povas uzi grandajn kovrilojn; pro la pezo; sed ĉiam, kiam du ekzempleroj estas menditaj, ili estas sendataj laŭ tuba formo.

Angla Abonanto deziras la forigon de la dulingvaj paĝoj, naive konfesante ke li estas "mallaborema." Kontraŭe, niaj energiaj alilandaj amikoj multe ŝatas la laŭvortajn tradukojn, kiuj helpas ilin ellerni la Anglan lingvon.

Kiel Esperanto helpas je la akiro de nia lingvo, tiel ĝi helpas je la internaciigo de ĉiunaciaj literaturaj juveloj; kaj ni tre kontente akceptas la novan tradukon de la mondfama L’Avare, de Molière, verkita de la klerega Sro Sam Meyer (kosto 9d.). Aliaj novaj tradukoj estas la Eneido, Kantoj 1 & 2, de Dro Vallienne (7d.). kaj Cikado ĉe Formikoj (Franca Komedio), de la studentoj en Chaumont, sub la estreco de Sro Réné Deshays (7d.).

Multaj legantoj atendas la aperon de La Ventego de Shakespere, tradukita de Sro Motteau. La verko estas inter la manoj de la presistoj, kaj kredeble eldoniĝos ĉirkaŭ la monatfino (kosto, 2f. 60, kun verda leda kovrilo kaj ilustraĵoj).

I wish to take the first opportunity to thank those readers who have already renewed their subscriptions. And I hope that the remainder will kindly send, without delay, theirs till the end of 1905, so that the question of the enlargement of the Gazette may be decided.