Malnova Ferakonto. Esperantigita de E. W.

Unu fojon, antaŭ longege, loĝis en bela trankvila valeto viro nomita Johano, kaj sia edzino Mario. Ili estis nejunaj kaj solaj. Antaŭe ili havis du infanojn, kvarjaran knabeton kaj dolĉan dujaran filineton, sed ili ambaŭ mortis. La gepatroj ofte ploregis ilin, kvankam ili estas bonaj Kristanoj, kaj neniam volis murmuri kontraŭ Dio.

Ili laboris senĉese kaj saĝe, tiel ke ilia dometo, ĝardeno kaj kampo estis modeloj da pureco kaj beleco. Iliaj bestoj estis grasaj kaj bonezorgataj.

La geedzoj estis amataj de la najbaroj, por kiuj ili faris ĉian eblan servon. Sed la edzino malsaniĝis; ŝi ne volis konfesi sian suferon, ĉar ŝi timis tro malĝojigi sian fidelan Johanon.

Li vidis nenion, ĉar ŝi adoris lin tiel, ke ŝiaj vangoj ĉiam ruĝiĝis kaj ŝiaj okuloj briliĝis kiel helaj steloj, kiam ajn li rigardis ŝin. Li ja nenion vidis; sed multaj amikoj vidis kaj kore simpatiis kun la kompatindaj geedzoj.

Tiuj ĉi helpemaj estaĵoj, la feoj, loĝas en proksima arbaro, kaj nokte dancadas sur la kampoj. Ili ja meritas la nomon donadatan al sia raso de la Kimraj kamparanoj. Ili vere estas "la bonaj etuloj"; ili amas la diligenton kaj la purecon, kaj ili amegas la honestecon, la veramecon, kaj la bonkorecon.

Ankaŭ ili estas dankemaj; kaj nesciante Johano kaj Mario estis farintaj multajn bonajn servojn je ili.

Tial okazis, ke, unu matenon, kiam Mario, pala kaj laca eliris por melki la bovinojn, ŝi trovis ilin jam manĝantajn la freŝan furaĝon.

Enirante en la laktejon, ŝi vidis, ke tuta ŝia matena laboro estis bone farita. Multaj funtoj da bela flava butero staris sur grandaj pladoj, la buter-lakto estis en barelo, preta por ke Johano donu ĝin al la porkoj manĝaĵe, la nova lakto jam estis kribrita kaj verŝita en purajn vazojn; ankaŭ ĉiuj aliaj ujoj estis brogitaj. Enfine ŝi nenion havis fari, krom hejti la supon kaj panetojn por matenmanĝo. Tial ŝi ripozis sin kaj pensis pri Johano. Ŝi kredis, ke li estis farinta tutan ŝian laboron. Ŝi ĝuis tiun ĉi provon de lia konstanta amo kaj lin dankis en sia koro. Sed poste ŝi timis, ke li devis scii ŝian suferon, kaj ŝi tre malĝojis. Tamen, kiam li revenis hejmen, koloro kaj brilo ŝanĝis ŝian vizaĝon tiel, ke li ne vidis ian signon de malsaneco.

Ŝi deziris danki pro lia helpo, sed ŝi timis paroli, ĉar ŝi estis ankoraŭ tro kortuŝata, kaj, plorante, ŝi lin ĉagrenigus. Ŝi faris do siajn hejmajn aferojn kun amplena koro kaj silenta dankemo. Morgaŭe, denove trovinte sian tutan eksterdoman laboron bonege efektivatan, ŝi ekpetis al Johano ke li ne tiel lacigu sin pro ŝi. Ili ambaŭ miregis, kaj, post longa interparolado pri la afero, ili kredis, ke iliaj nevideblaj bonfaristoj devis esti "la bonaj etuloj." Por samtempe certigi sin kaj montri sian kontentegon, ili metis, apud la ŝtuparo, grandan pecon de la plej bona blanka pano kune kun freŝa butero kaj vazo plena da ĵusmelkita lakto. Morgaŭe, la regalo ne tie troviĝis; la geedzoj do sciis ke la feoj ja servos ilin, tial ili laŭdis Dion pro tiu ĉi favoro, kaj ili amis Liajn bonajn Estaĵetojn.