Originale verkita de D. H. Lambert, B.A. (9660).

Pasiginte la Paskon en Romo, mi forveturis Venezion por ĝui tie la trankvilecon nur atingeblan en urbo, kie la piedfrapado de ĉevaloj kaj la rulsonado de radoj neniam igas sin senti.

Sed kiel priskribi la Veneziajn glorojn! Kiel per ordinaraj vortoj mi povos, ne trograndigante, konatigi la eksterordinarajn mirindaĵojn de tiu ĉi vidinda urbo, la idealo de la romanca historio, tronata sur ŝia centinsularo! Kie mi serĉos egalulinon al la Reĝino de la Adriatiko, kun ŝiaj palacoj, ŝiaj gondoloj ŝiaj kanaloj, la "flumina antiquos praeterlabantia muros" de Virgilio, kaj kun ŝia unu placo, kiu kompare kvazaŭ malgrandigas ĉiujn aliajn!

Kia vizitanto al Venezio ne tralegis ŝian gloran historion, temon tiel kortuŝantan eble pro ĝiaj rakontoj pri triumfoj kaj malfeliĉaĵoj, la ŝanĝemaj batadoj de la sorto, kiel tiu de mem Grekujo! Kiam, jen sur la randaĵo de malespero kaj forlasonta je ĉiam la scenojn de tiomaj ĉagrenaĵoj, ŝi rekuraĝiĝis kaj enspiris novan vivon el la cindroj de la malĝojeco.

Certe la nomoj de Contarini, Pizano, Zeno kaj Chioggia (Kioĝja) elvokas admireman sentadon tiel fortan, kiel tiu pri Pausanias kaj Miltiades, pri Salamis kaj Marathon.

Kaj, se eĉ en la mondo de la belartoj kaj beleco Venezio preskaŭ ne povas sin antaŭmeti kiel komparindan kun la fieraj sanktejoj kaj la diaj elpensaĵoj de la Grekaj skulptistoj, ŝia gloro tamen ne malpli ol ŝia dekliniĝo kaj falo, elvekigas, mi opinias, egale profundan intereson.

Protektite de la ostoj de la sanktulo Marko, la respubliko povis prezenti maltimegan frunton al Doriaj minacoj, kaj Barbarosaj tondriloj, senpovaj, malgraŭ la plej terura frenezeco, tremigi la barkon, kiu sciis surrajdi la ondegojn meze de muĝadanta alilanda blovegado.

En la Hotelo Victoria mi trovis loĝejon tre komfortan, kaj, post rondtabla-vespermanĝo, mi ekiris por kuniĝi kun la aro da akvofestantoj sur la Granda Kanalo.

Dum la gondolo glitadis senbrue preter la silentaj palacoj—la akvo lumigata jen de la lunradioj, jen de ia pendanta gaslampo,—renkontiĝante kun fantomoj nigrevestitaj kiel ĝi mem, antaŭenirigata de la kvieta gondolisto, tra ĝia vojiro misterega, la ligilo de la sorĉeco ŝajnis al mi plenita.

La trompita imago reflugis al la jarcentoj kiam romanco kaj amsekreteco ekscitis multajn krimojn, kiujn la profundaĵoj de tiuj akvoj povus malkovri!