"Estas strange," diris Evans, kiam ili estis antaŭenirintaj nur kelkajn paŝojn, "sed miaj brakoj ankoraŭ doloras pro la remado." "Malbenu!" li diris. "Sed ili ja doloras. Mi devas halti."
Ili metis la jakon teren. La vizaĝo de Evans estis pala, kaj ŝviteroj elstaris sur lia frunto. "Estas ial senaere en tiu ĉi arbaro."
Poste, kun subita ŝanĝo al neracia kolero: "Kio bona tie ĉi atendi la tutan tagon? Helpu mi diras! Vi nenion faris krom revi, de la tempo kiam ni ekvidis la mortintan Ĥinon."
Hooker fikse rigardadis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis levi la fandaĵ-portantan jakon, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn silente. Evans komencis forte spiri.
"Ĉu vi ne povas paroli?" li diris.
"Kion vi havas?" diris Hooker.
Evans faletis, kaj tiam, kun subita malbeno, ĵetis la jakon for de li. Dum momento li rigardadis je Hooker, kaj tiam, kun ĝemo, li ekkaptis sian propran gorĝon.
"Ne alproksimiĝu al mi," li diris, kaj li iris sin apogi al arbo. Tiam, per pli forta voĉo, "Mi resaniĝos post minuto."
Post iom, lia tenado al la trunko malfortiĝis, kaj li malrapide glitis malsupren je la arbotrunko, ĝis li fariĝis senpova amaso ĉe ĝia radiko. Liaj manoj konvulsie kunpremiĝis. Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker alproksimiĝis je li.
"Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!" diris Evans, per sufokanta voĉo. "Metu la oron ree sur la jakon."