Gonzalo.—
Antonio.—
Sebastiano.—
Gonzalo.—Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo,[8] bruniĝinta dornstipejo,[9] io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti. (Foriras).
Sceno 2.—Sur insulo—antaŭ la ĉambreto de Prospero.
(Venas Prospero kaj Mirando.)
Mirando.—
... Suferis mi kun la malfeliĉuloj
Videble kiuj dronis en la ŝipo!
Kreitoj noblaj ili estis, eble,
Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj ...
... Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis!
Se ia dio estus mi potenca,
En teron volus mi trapuŝi maron,
Prefere ol engluti belan ŝipon
Ŝarĝitan tute je animoj homaj! ...
Prospero.—
Mirando.—