Tiu ĉi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kaŭzi tian malfeliĉecon.

Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompiĝis sur la tapiŝo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperaĵon kiu ĉiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaŭ la subita morto de tiu persono.

Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese.

Mi do eliris por venigi kuraciston.

Loĝante en la koleĝo, estis necese ke mi petu permeson de la koleĝestro, ĉar vespere je dirita horo la pordego fermiĝis por ke neniu povu senpermese eliri. La koleĝestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizaĝa, aŭskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante—"Estas granda malfeliĉeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni ĉu mi povos ion fari."

Ĉar la koleĝestro tre malofte vizitis la loĝejon de koleĝanoj, tiu ĉi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la loĝejo de Bruno.

Enirante en la ĉambron ni trovis Brunon ankoraŭ flegatan de Blanko, ŝajne neniel pliboniĝitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavoĉe—"Mia kara Bruno, mi tre bedaŭras aŭ...."

Kvazaŭ elektriĝita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana voĉo—"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[15] antaŭ vi."

Unue iom enuata, sed baldaŭ komprenante la ŝercon, nia bona estro trankvile diris—"H—m! Belega ekzemplo de ‘Mordanto mordita’. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton."

Tiel parolinte li ridetante foriris.