LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO.
Antaŭ multe da jaroj je Dimanĉo, viro iris en arbaron por kolekti lignon. Li kunigis ĝin, kaj, portis ĝin domen. Li renkontis belan viron, dimanĉe vestitan, kiu estis ironta al preĝejo. Li haltis, ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Ĉu vi scias ke sur la tero hodiaŭ estas Dimanĉo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, ĉiujn bestojn kaj la homaron? Ĉu vi ne scias ke estas skribite en la tria komando Sanktigu la Dimanĉon?"
Sed la viro estis korhardiĝita kaj respondis "Dimanĉo tera aŭ Lundo ĉiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem, respondis "Portu do eterne vian branĉaron. Kaj tial ke Dimanĉo sur la tero ŝajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la Luno kaj staru ĉiam tie kiel timiginta ekzemplo por ĉiuj kiuj malsanktigas la Dimanĉon per laboro." De tiu tempo la viro kun la branĉaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne.
Elise Bauer.
PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO.
Antaŭ iaj semajnoj aperis artikolo en la Daily Mail kie oni skribis ke Ĵapananoj trovis ke, se ili manĝadis nur rizon, ĝi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis.
Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante ĉu ĝi estis akurata.
Mi ricevis la sekvantan respondon—"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aŭ elefantiasio. La rizo sole ne kaŭzas tion: La malriĉuloj, la kampanoj, ankaŭ suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte manĝas rizon; eble nur unu aŭ du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraŭ konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaŭ la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata ĉambro havas ofte tiun malsanon. Unu aŭ du monatoj en la patralando estas sufiĉaj por kuraci ĝin." (Espo. 7383).
Esperantisto 8105.
Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laŭdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaŭ portis benon al ĉiuj de tiu ĉi loko; ĉar, ĵus ĉe la momento de ĝia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al ĝiaj bone presitaj paĝoj. Certe ĉiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuraĝa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedaŭras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ĉe ni Kariofilojn.[17] Mi devis esti skribinta diantojn,[18] ĉar la kariofilo,[17] kreskaĵo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ĉi. Kvankam mi estas nemetiista[19] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ...