ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.
Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron—
"Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de The Esperantist. La bona enhavo kaj la bela eksteraĵo faras tre bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre plaĉos al ĉiuj esperantistoj jam ekzistantaj, kaj ĝi baldaŭ fariĝos potenca kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos riĉaj kaj belaj. Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj
... Via, L. Zamenhof."
Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de eklernantaro, kiel estas preskaŭ ĉiuj el niaj kunverkantoj. Estas granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola honorinda abonanto al la novenaskita organo.
Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie ĉi nenio nova. Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermiĝontaj en Parizo: se nur ĉiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus bonege!!! Duan eldonon de La Frazlibro mi pretigas: al ĝi mi aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via, P.F."
Vere la lingvo rapidege antaŭmarŝadas en Parizo, kaj estas esperinde ke ankaŭ tie ĉi Londone ni baldaŭ havos 36 kursojn. La Frazlibro de la Turisto sen gramatiko certe estis bonega libreto; kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, ĝi estos mirinde utila verketo.
Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis—
"La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de Sinjoro de Ménil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro enhavos la nomojn kaj adresojn de ĉiuj Esperantistoj, pro-esperantaj Societoj, ĵurnaloj, k.c. Ĝi eliros en la monato Marto de la proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi ĉiujn eblajn sciigojn, kiuj povus faciligi ĝian verkadon al Sinjoro B. F. de Ménil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10.
Internacian kaj kunfratan saluton."