Ni bedaŭras ke ni ne povas presi ĉiujn la afablajn leterojn kiujn alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda organo estas bone loĝiĝita, ni povos pligrandiĝi ĝin kaj presi du paĝojn de alilanda korespondado. Ĝis tiu tempo venos, ni devas esti kontentaj kun nur unu paĝo de tiaj interesaĵoj.
DU FABLETOJ.
La Leono, la Urso kaj la Vulpo.—Leono kaj urso iam trovis mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi ĝin. Tiel grava fariĝis la batiĝo ke fine ambaŭ el ili, duone blindigitaj kaj duone mortigitaj, kuŝis sur la kampo, sen sufiĉa forto por tuŝi la trovaĵon streĉitan inter ili.
Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapaŝis inter ilin kaj forportis la kaptaĵon.
"Kiaj malsaĝaj kreitaĵoj ni estas," ili ambaŭ ekkriis, "ni malŝparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni manĝon al fripono."
Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis.
(6266).
La Hundo kaj la Katino—Maljuna sinjorino posedis hundon kaj katinon. La hundo, kiun ŝi havis por gardi ŝian dometon, loĝis ekstere en ligna hundejo; kaj manĝis komunajn manĝaĵojn.
La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon manĝante luksaĵojn kaj dormante sur la mola tapiŝeto antaŭ la fajro.