[31] Enjoyed.
L’ANĜELO KAJ LA INFANO.
ELEGIO.
Anĝelo vizaĝe radia
Kliniĝis ĉe l’flank’ de lulil’[32]
En kiu, spegule, je lia,
Ripozis imago simil’.
"Infan’, mia ĉarma similo,"
Li diris, "ho! venu kun mi;
Ni vivos en brila Ĉielo
Ne estas Ter’ inda je vi.
"Ĉar tie neniu ĝojegas;
Suferas l’anim’ en plezur’
Ekkrio feliĉa elvokas
Sopiron el kor’ sammezur’.
"Kaj timo kun ĉiuj festenas—
Neniam trankvila maten’
Vesperon similan entenas[33]
Aŭ de l’morgaŭ estas subten’[34].
"Ĉagreno kaj kora doloro
Ĉu sulkus[35] vin, ho! frunto pur?
Okulojn plenigus la ploro ...
Ĉu ja estas penseble nur?
"Ne, Ne, tra la supra vasteco
Ekflugu tuj kune kun mi;
Pardonas la Dia Zorgeco
La tagojn estontajn por vi!
"Vestiĝu funebre neniu
Por vin el ter’ vidi forir’;
Last’ hor’ via estu por ĉiu
Simila je l’ĉitienir’.[36]