P.S.—We have just received a proof of another new little work, "A New Hobby that may bring you a Living." It is an interesting, well-printed means for spreading the language, and is published by "The Esperanto Literature Agency," Colchester. The Librarian of the Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) will send it on receipt of 7d.
RADIUMO.
De Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S.
La strangaj ecoj de radiumo, precipe ĝia brilo en la mallumo, kaj ĝia briligo je aliaj korpoj, altiras la atenton de la tuta mondo. Tiu ĉi radiumo estas metalo, ni kredas, kvankam ĝis nun oni ne produktis ĝin en metala stato, ĉar ĝiaj saloj estas similaj al la saloj de bariumo, blanka metalo, kaj bonekonata elemento. La kaŭzo estas ke oni posedas tiel malmulte da tiuj saloj ke neniu deziras malŝpari ĝin eksperimente, por efektivigi la ŝanĝon el salo en metalon, ĉar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la bromido, kostas dek du ŝilingojn po miligramo, kvanto preskaŭ nevidebla.
Ĉiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas koloratajn liniojn proprajn al ĉiu metalo, kiuj estas nomataj ĝia "spektro." Tial metalo estas konebla per ĝia spektro. La radiumo posedas ĝian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve, ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj.
El la saloj de radiumo elvenas daŭre gaso, kiu havas la econ ke ĝi brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj ĝi elĵetas korpetojn nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj ĉi korpetoj tuŝas la aeron, aŭ gason ian, ili aldonas al tiu ĉi la povon eligi elektroskopon. Dum tiu ĉi gaso eldonas hejton, kaj dum ĝi ŝutas elektronojn, ĝi malaperas malrapide, kaj anstataŭ, oni ekvidas alian gason tre malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto, observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu ĉi artikolo.
Ŝajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon. Ĉu, kiel eble estas, aliaj elementoj formiĝas samtempe, ni ne scias. Tia demando restas por estonta serĉado.
Ni vidu ĉu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aŭ grado malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis ĝis nun tiajn eksterordinarajn ŝanĝojn.
Unue do, estas almenaŭ du aliaj elementoj kiuj elŝutas elektronojn. Tiuj ĉi estas toriumo kaj uraniumo. Ĉiuj el ili, tiel kiel radiumo, sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas ĉirkaŭ 225 (aŭ eĉ eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240.
Ĉar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas diveni ke, kiam atomo estas multepeza, ĝi celas al disrompiĝo; ke sammaniere ke oni ankoraŭ vidis nenian stelon kiu posedas grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie ĝi estus malpersista kaj forĵetus sekvanterojn); tiel neniaj elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon, povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laŭ nia sciiĝo, posedas tre altan atompezon, estas mem en sia forĵetaĵo de sekvanteroj.