"Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino.
"Ho, ne!" respondis la servistino, "kuŝas ankoraŭ apud li la granda peco de viando kiun nia fraŭlino hieraŭ ĵetis al li."
"Ah, nia fraŭlino, ni devas do al ŝi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "ŝi amis Ojen, kvankam mi vidis ke ŝi hieraŭ estis al li malkara; spite tion ŝi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al ŝi ke Oje mortiĝis; ŝi estas en ruĝa ĉambro. Mi nun estas okupata, ĉar morgaŭ mi havas grandan lavadon."
——Nellie foriris al la ordonantino——
Vesperstelo jam aperiĝis. Ekstere fariĝis klare, froste. La plena luno hele allumigis ĉiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.—Ĉe la fenestro de ruĝa ĉambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizaĵon forte alpremigita je la vitro, ŝi rigardadis eksteren. Jam longe ŝi staris tiel enprofundiĝinta en pensoj. Ŝiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kuŝis tie antaŭ sia loĝejo Oje, la mortinta rusa ĉashundo. Akre, klare desegniĝis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka neĝplato. Liaj larĝe malfermigitaj brunaj okuloj ŝajnis rigardadi alten al la fenestro de sia amanta ordonantino. Li kuŝis tie kvazaŭ en la morto ankoraŭ gardante ŝin.
Longe rigardadis la juna virino senmove, senlaŭte, al sia fidela mortinta akompaninto.
Kion ŝi pensadis? Ĉu ŝi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj somertagoj fidele li akompanadis ŝin, je ŝiaj promenadoj? Aŭ ĉu ŝi bedaŭris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii? Eble ŝi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble ŝi en tiu momento kalkulis kiamaniere ŝi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda Oje!——
Sed nun trafis la arĝenta lunradio ŝian vizaĵon kaj eklumigis du multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briliĝis en la belegaj grizabluaj okuloj.—"Feliĉa Oje" ĝentile ŝi sopiris. "Fidela en la vivo, fidela ankoraŭ en la morto" mallaŭte parolis la lipoj de la juna fraŭlino en ruĝa ĉambro.—"FELIĈEGA OJE."——
En la nokto falinta neĝo mole kovradis lian korpon.