Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "Malta," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar. "L’Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell’ Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue."

Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto.


Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist.

Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo.

Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia.


Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:—

Estimata Sinjoro,

"Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene."