Eltiraĵo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO,
tradukita de JOSEPH RHODES.
Nun estis ne malproksime de tiu ĉi loko kastelo nomita Duba Kastelo, kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika voĉo li ordonis ke ili vekiĝu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili perdis la vojon. Tiam diris la giganto—Vi dum tiu ĉi nokto pekis kontraŭ mi, piedbatante kaj kuŝante sur miaj teroj, kaj tial vi devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, ĉar li estis pli fortika ol ili. Ankaŭ; ili ne povis nur iom diri, ĉar ili sin sciis kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaŭ li kaj enmetis ilin en sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis malkomforta kaj malbonodora. Tie ĉi, do, ili kuŝis de Merkredo matene ĝis Sabato nokte, sen unu peco da pano aŭ guto da trinkaĵo, aŭ lumo, aŭ iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu ĉi loko Kristano havis duoblan malĝojon, ĉar estis per lia nekonsiderita konsilo ke ili estis alportitaj en tiun ĉi mizeregon.
Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj ŝia nomo estas Senkonfido. Tial, kiam li kuŝiĝis, li rakontis al sia edzino tion, kion li faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj ĵetis ilin en sian malliberejon ĉar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li demandis de ŝi, ankaŭ, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel ŝi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili iras; kaj li diris al ŝi (ĉion). Tiam ŝi konsilis lin ke, tiel baldaŭ kiel li estos leviĝinta je la mateno, li devus bati ilin senkompate. Tiel, kiam li estis leviĝinta, li alprenas al si pezan sovaĝpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon ĉe ili, kaj unue riproĉas ilin kvazaŭ ili estas hundoj, kvankam ili neniam diris al li unu malŝatan vorton; tiam li atakas ilin kaj bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aŭ sin turni sur la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian doloron, kaj malĝoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolĉe ploregante. La proksiman nokton ŝi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciiĝante ke ili ankoraŭ vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antaŭe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antaŭan tagon, li diras al ili ke, ĉar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aŭ per tranĉilo aŭ ŝnuro aŭ veneno; ĉar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolĉeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj ĵetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (ĉar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antaŭe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si ĉu estas pli bone preni lian konsilon aŭ ne; kaj tiel ili ekparoladis:—Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, ĉu estas pli bone vivi tiamaniere, aŭ morti tuj. Mia animo elektas sufokiĝon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli senĝena por mi ol tiu ĉi kelmalliberejo! Ĉu ni devas esti konsilataj de la Giganto?
Esperemo.—Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol ĉiam tiele resti. Sed ankoraŭ ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"—ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri senĝeno en la tombo; sed ĉu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? Ĉar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta leĝo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, ĝis tio, kion mi povas trovi, kaptiĝis de li same kiel ni, kaj ili ankoraŭ forkuris el siaj manoj. Kiu scias ĉu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aŭ ke kelkatempe li forgesu enŝlosi nin; aŭ ke li baldaŭ povos esti prenita de alia el siaj konvulsioj antaŭ ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam tio reokazos, miaparte mi decidiĝas fortigi mian viran koron, kaj fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsaĝulo ke mi ne provis ĝin fari antaŭe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni ĝojan liberon; sed ni ne fariĝu niaj memmortigantoj. Per tiuj ĉi vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj tiamaniere ili daŭris kune en la mallumo tiun ĉi tagon, en sia malĝoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktiĝo alproksimiĝis, la Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi ĉu siaj kaptitoj ankoraŭ prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; ĉar nun de manko de pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili apenaŭ povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, ĉar ili malobeis konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis naskitaj.
Je tio ĉi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo de la Giganto, kaj ĉu ankoraŭ estus pli bone ĝin sekvi aŭ ne. Nun Kristano ree ŝajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian duan respondon jene:—Mia frato, diris li, ĉu ci ne rememoras kiel kuraĝa ci estis antaŭe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel povis fari ĉiuj, kiujn ci aŭdis, aŭ vidis, aŭ sentis en la Valo de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilaĵojn, teruron kaj miregon ci jam trapasis, kaj ĉu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaŭ estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre plimalforta ol ci; ankaŭ tiu ĉi Giganto vundis min same kiel ci, kaj forprenis la panon kaj akvon de mia buŝo, kaj kun ci mi malĝojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon. Rememorigu kiel ci kondutis cin vire ĉe Vaneca Foiro, kaj ne estis timigita nek per la Ĉeno nek la Kaĝo, nek ankoraŭ per la sanga morto. Tial almenaŭ por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone.
Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino estantaj lite, ŝi demandis al li pri la kaptitoj, kaj ĉu ili ankoraŭ prenis lian konsilon. Al kio li respondis—Ili estas obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti ĉiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris ŝi—Konduku ilin en la kastelan korton morgaŭ, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaŭ semajno finiĝos, ci disŝiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antaŭe. Tiel, kiam tagiĝis, la Giganto ree iras ĉe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laŭ la ordono de sia edzino. Tiuj ĉi, diras li, estis antaŭe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam plaĉis al mi, mi disŝiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren ĉe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin laŭlonge la tuta vojo tien. Ili kuŝis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antaŭe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj ŝia edzo la Giganto kuŝiĝis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, ŝi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aŭ ke ili posedas ŝlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Ĉu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon.
Nu, Sabate ĉirkaŭ noktomezo, ili komencis preĝi, kaj daŭrigis preĝi ĝis preskaŭ tagiĝo. Nu, iom antaŭ ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun ĉi pasian paroladon. Kia malsaĝulo, diris li, mi estas, tiamaniere kuŝi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas ŝlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian ŝloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio ĉi estas bona sciigo; bona frato, ektiru ĝin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris ĝin el sia brusto kaj komencis provi ĉe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la ŝlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermiĝis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaŭ eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia ŝlosilo malfermis tiun pordon ankaŭ. Post tiu, li iris al la fera pordego, ĉar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaŭ; sed tiu ŝloso funkciis infere malfacile, ankoraŭ la ŝlosilo malfermis ĝin. Tiam ili elpuŝis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego malfermante faris tian krakadon ke ĝi vekigis Giganto Malesperon, kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn membrojn malapogi sin; ĉar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Reĝan ĉefvojon kaj tiel estis savaj, ĉar ili estis ekster lia regeco.
LA SPEGULO.
Knabineto sin admiris
En spegulo.—"Dio gardu
Ke vi tion tro rigardu!"
Ĝin patrin’ prenante diris.
"Vidi min mi multe volas!"
Krias tuj la filineto—
Kun malbela grimaceto,
Tre kolere ŝi parolas—