FEBRUARO, 1904.
Ĉe Essex Hall, je Jan. 14, laŭ la anonco en The Esperantist, la Membroj kaj Amikoj de la London Esperanto Club jarkunvenis. Kaj sekve la raporto de tiu ĉi kunveno postulas multe da spaco. Por ke aliaj interesaĵoj ne estu limigitaj, la kutimata Gramatiketo estas forigita. Mi esperas ke la legantaro aprobos tiun ĉi. La Prezidanto de la Klubo, Sinjoro Felix Moscheles, malfermis la kunsidon per longan kaj interesan Esperantan paroladon. Li diris:—
Estimataj Gesinjoroj,
La unuaj vortoj, kiujn mi diras je tiu ĉi unua Jarkunveno, sendube devas esti parolataj en la lingvo kreita de nia glora majstro, Doktoro Zamenhof. Kaj la unua penso, kiu sin prezentas al mi, estas la tre feliĉa, ke ni povas nin gratuli pri la sukcesoj, kiujn ni gajnis. Sed la ĝojo, kiun mi nun sentas, ne devas silentigi la duan penson, kiu memorigas al ni ĉion, kion ni ankoraŭ devas fari. Ni devas, kaj ni devas longatempe, jes, dum longaj jaroj, bataladi kontraŭ la antaŭjuĝoj enradikitaj en multaj el niaj samlandanoj, kaj ni ankaŭ devas batali kontraŭ la malhelpanta nescieco de tiuj, kiuj ĝis nun ne estas aŭdintaj la voĉon de nia kara lingvo.
La maniero, je kiu niaj kontraŭuloj traktas niajn penadojn, memorigas al mi la historion de ia Germana deputato, kiu, interrompante la paroladon de la ministro, ekkriis "Mi ne scias viajn argumentojn, sed mi tute malaprobas ilin." Tiel ankaŭ estas la taktiko de tiuj, kiuj ĉiam provadas malhelpi la progreson de la mondo, kaj kiuj precipe malvolas je nia kara Esperanto. "Ni ne konas vian lingvon," ekkriadas tiuj ĉi, "sed ni ĝin tute malaprobas." Nu, tiaj blindaj kritikistoj ne povas maltrankviligi nin. Nia devizo estas "Antaŭen," kaj tiu ĉi alia eldiro de la glora Galileo: "E pur si muove." Kaj nun ni nature demandas kial ni, membroj de la Londono Klubo Esperanta povas antaŭvidi je la estonteco kun tiom da konfido. Ni ne similas al tiu deputato; ni serĉas la kaŭzojn kaj ni pesas la argumentojn de la aferoj. "Feliĉulo tiu," diris Virgilo, "kiu povis sciiĝi la kaŭzojn de la aferoj."
Kial ni povas esti konfidemaj pri la kreskado kaj prosperado de nia Klubo? Tial ke ĝi tiel bonege sukcesis dum la unua jaro de sia estado, ni devas demandi kial ĝi tiel sukcesis. Jen la respondo je tiu demando. Ĝi sukcesis, ĉar ĝiaj Membroj estas per fervoro plenigataj kaj pretaj por senĉese labori pro la propagando de la lingvo. Ni posedas inter nia membraro multajn Geesperantistojn, kiuj nin multege helpis, instruante Esperanton senpage, farante kursojn en diversaj kvartoloj de Londono, de Anglujo kaj eĉ eble de la tuta mondo; ĉar multaj el niaj membroj estas anoj de malproksimaj landoj. Ni estas konfidemaj, ĉar ni havas Sekretarion (la sekvantajn frazojn la Redaktoro estas devigita pro la modesteco elstreki, ĉar li ankaŭ estas la Hon. Sek.).
Miaparte, mi kredeble estas la sola kulpinda membro de la Klubo, ĉar mi nur faris pro ĝi la ordinaran ĉiutagan propagandon. Tamen, mi ĝojas atesti, ke ne malofte mi sukcesis varbi rekrutojn por nia Afero inter la nekreduloj. Neniu povas sin interesigi pli ol mi pri la celo de nia Klubo. De mia infaneco—nuntempe tre malproksima tempo—mi elserĉadis la rimedojn por interkonigi la diversajn naciojn de la mondo kaj kunligi ilin, anstataŭ malamigi, mortigi ilin. La plej potenca ilo por forigi la mallumon, kiu nin ĉirkaŭas, la ĉiampova instrumento por kunligi la diversajn naciojn de la mondo, estas La Lingvo Internacia.
Ne forgesu, do, karaj gesamideanoj kaj geamikoj, ke, laborante pro la lingvo internacia, ni klopodas por benita kaj sankta celo; ni laboras por la feliĉeco de estontaj generacioj, kaj por la plibonigo de la civilizita mondo.
Tuj post la fino de tiu ĉi interesa parolado, la Vicprezidanto, Sinjoro J. C. O’Connor, legis leteron de la Kasisto, Sinjoro W. T. Stead, kiu malfeliĉe ne povis ĉeesti pro malsaneto. Sinjoro O’Connor ankaŭ diris malmultajn vortojn en la Angla lingvo pri la rapida progreso, kiun Esperanto faris inter ni.
Tiam la Hon. Sekretario legis Raporton pri la Klubaj aferoj, kiu estos sendata al ĉiuj Membroj.
Fraŭlino Lawrence tiam donis al ni du interesajn leterojn. Unu estis de Sinjoro Geoghegan, en Alaska, por kiu, bedaŭre, spaco mankas. La alia estis de Doktoro Zamenhof, reakcentigante la fakton ke, se presistoj ne havas la akcentojn sur la literoj en Esperanto, ili ĉiam povos anstataŭi la akcentojn per la litero "H" (chi, ghi, jhus, ehho, shi) kaj ke la akcento sur "Ŭ" ne devas esti presata. Tiu ĉi eble helpos nian aferon.
La Membraro de kelkaj aliaj Societoj, kiuj deziris kunligi sin kun ni, estis aldonita al la Londona Klubo Esperanta; kaj la oficiala parto de la kunveno finiĝis per fanfarado, ĉar nia kara Estro, Doktoro Zamenhof mem, sendis al ni paroladon per fonografo.
La uzo de fonografoj certe estas gravega ilo por la lernado de la elparolado de Esperanto, kaj tiuj, kiuj havas ilin, estos saĝaj, se ili aĉetos Esperantajn cilindrojn. Sinjoro Rees, de la Modern Language Press, 13 Paternoster Row, London, afable venis por pruvi al ni tiun ĉi fakton, per la cilindro de Doktoro Zamenhof, kaj alia el The Esperantist. La paroladon kiun Doktoro Zamenhof sendis tiel afablege al ni, mi jam estis kopiinta, antaŭ ol la transskribo alvenis. Tiu ĉi fakto pruvos al skeptikuloj, ke la paroloj de nia Estro Varsovie tute estis Londone kompreneblaj al ni.
Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj,
Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter Vi, estimataj Anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kune kun Vi pro la belaj fruktoj, kiujn Via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro. Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en Via lando, kaj nun ni havas en Via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj; ni havas diversajn klubojn de Esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton Esperantan. Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la Klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultato de sia unuajara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon.
Parolante pri la sukcesoj de la Klubo Londona mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto Esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la Esperantistoj Kiĥlianoj!
La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo observas kun grandega intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas ke, pli aŭ malpli frue, Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis; sed kiam ĝi vekiĝis, tio ĉi estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tia potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas ekmarŝos rapidege. Esperantistoj en Londono, Esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila, estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas Via rolo. La tuta mondo Esperantista rigardas Vin kaj multe de Vi esperas.
Tiu ĉi parolado treege plaĉis al la aŭdintaro, kiuj korege dankis la Doktoron pro lia aminda saluto. Sinjoro Motteau kun tri aliaj bonege kantis lian belan himnon "Espero" (presita je la dek-sesa paĝo de The Esperantist), kaj ĉiuj entuziasme kunkantis la ĥoraĵon. Post multaj paroladetoj kaj bela poemeto, kiun elparolis Fraŭlino Schäfer, la kunveno finiĝis, kaj ĉiuj el la partoprenintoj revenis hejmen pripensantaj kiel helpi la kreskadon de Esperanto en Anglujo, kaj tra la tuta mondo.