La fondigo de Esperanta Grupo, por ke ĝi havu bonsukceson, postulas multe da kapableco de organizado, entuziasmon senliman, grandan paciencon, kaj firman decidon ke la grupo prosperos, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiuj staras en ĝia vojo.
Sendube la kreado de tia societo aŭ grupo kaŭzos al vi amason da laborojn, kiun ĉiu ajn krom entuziasmulo prave povus nomi sklaveco. Kalkulante la korespondadon, la verkadon de artikoloj, kaj la faradon de ĉio, kion ni povas por gajni la atenton de la skeptikema Publiko, plie la varbadon de aliaj samideanoj por ricevi ilian kunhelpon, la laboro vere estas senfina. Sed aliparte, la rezultatoj de viaj penoj estos rekompenco multe pli granda ol sia kosto, ĉar, interalie, oni konatiĝas kun multaj interesaj personoj, ĉeestas ĉe multaj instruantaj priparoladoj, kursoj, k.t.p., kaj, krom tio, ĝuados nombron da aliaj profitaĵoj, kiun bone valorigas la laboradon elspezitan.
Kompreneble, oni apenaŭ bezonas diri, ke viaj klopodoj tute ne finiĝos tiam, kiam vi estos fondinta la grupon. Efektive, ili nur ĵus komenciĝis.
Oni ĉiam trovos en nova movado kiel Esperanto, multe da personoj, kiuj volonte alprenos ĝin dum daŭras la intereso ordinare elvokita de novaĵo ia; sed tuj kiam ĝi ĉesas esti priparolata, ili kviete lasas ĝin subfali. Pri tiaj membroj oni devos precipe zorgi; se iu el ili forlasos ĉeesti la kursojn aŭ ŝajnos perdi sian intereson je la afero, skribu mallongan leteron aŭ aliru viziti lin, por certigi lin, ke la Grupo bezonas lian kunhelpon.
Nu, rilate al la maniero laŭ kiu mi volus agadi por fondi grupon.
Unue, estas la Publika Gazetaro, institucio, kies gravaj utilaĵoj por tia movado kiel tiu-ĉi, estas absolute necesegaj. Ĝi liveros al ni la solan efektivan ilon por disvastigi Esperanton inter la ĝenerala publiko. Mi konsilas personajn paroladojn kun Redaktoroj, la plimulto el kiuj jam interesigas sin je lingvaj aferoj, kaj mi kredas, ke vi renkontos nenian malfacilaĵon priparoladi Esperanton kun ili, kaj ricevi ilian subtenpromeson fine. Artikoloj donantaj skizon pri la movado de ĝia komenciĝo, ankaŭ ekzemploj, por montri ĝian utilecon komercie, literature kaj sociale, devos esti prezentataj. Kiel eble plej ofte korespondado por-kaj-kontraŭa, devas esti iniciatata.
Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu ĉi lando (pardonu min se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laŭ mia opinio, estas la progreso, kiun ĝi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaŭ pasis dek du monatoj de ĝia komenciĝo), mi estas certa, ke troviĝos multaj Esperantistoj ĉe diversaj partoj de Britujo, kiuj tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aŭ Societo. Tia korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontraŭuloj al nia ideo. Tio-ĉi estas neevitebla por ia nova movado, kaj iliaj kontraŭdiraĵoj devas esti ĝentile aŭskultataj, kaj lerte rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia laboro. Ni ĉiam memoru, ke tia kontraŭeco pli multe valoras por ni ol apatio kaj indiferenteco.
Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel kaŭzis ian parton de la publiko iĝi dezireman eklerni pli da ĝi, faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia. La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia.
Anoncoj de la kunveno devos enpresiĝi en la lokan Gazetaron. Ankaŭ estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj Literaturaj de la lokaĵo, kaj, aranĝinte la kunvenon, alsendu al ĉiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn sciigantaj ĝian daton, lokon kaj celon.
Je la finiĝo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas esti antaŭe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu ĝian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al viaj aŭdantoj, ke ili tuj fariĝu membroj.