EL SHAKESPEARE’S SONNETS.
Ho, kiom multpli bela belo ŝajnas
Per la dolĉeco kiun vero donas!
Pli ĉarma brilas la ĉarmega rozo
Naskante bonodoron en ripozo.
Venenaj floroj ankaŭ povas brili;
Rozkoloritaj ofte staras ili,
Dorne pendantaj, rozojn similadas,
Kaj petolemaj somervente ludas:
Sed ili sole por sin montri venas,
Sename vivas kaj neniun benas—
Dum viva rozo nutras bonodoron,
Perfumo ĝi fariĝas, mortan horon.
Esperantigis A.M., 6266.
LERTAJ RESPONDOJ.
Verkitaj de Philip de Bono (8707).
I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo.
Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj.
Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn—ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita.
"Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn."
Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj.")