"Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon."
"Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron."
"Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino."
"Se ne estas ci, estas do cia frato."
"Mi havas nenian."
"Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min."
Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo.
Tradukis H. Boucon.
La Vulpo kaj la Leono (Esopo).—Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?"
Troa kutimiĝo naskas malestimon.