Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata Malta Gazeto, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldaŭ povos doni al ĝi bonvenon.

El Alĝerujo, la ĉiam energia Kapitano Capé sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ĉe Pasko, 1905. Oni ankaŭ organizas ekspozicion. Ĉu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers?

En Anglujo, kuraĝiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Ĉambro tre interesiĝis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldaŭ sekvos, kaj ni tiam povos aĉeti rond-vojaĝan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio!

Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ĉi fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie ĝoje ekvidis la verdajn steletojn ĉe la butontruoj de du Hispanaj vojaĝantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri ĝenas," ne tie trovis pruvon.

Ĉe la Club Café ni de la Londona Klubo havis la plezuron aŭskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro Jürgensen. Tiam, kiel ĉiam, Esperanto ne bezonis tradukiston!

Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankoraŭ pligrandiĝis. La Ventego, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ĉiuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.).

La Firmo Hachette ankaŭ eldonigis Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo.

Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedaŭras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, ĉar la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn ŝatojn, kaj preferos elekti sian propran bindaĵon.

La Redaktoro.

MONTH BY MONTH.