Menciguela.—Vi estas pravega, sinjoro.
Toruvio.—Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos.
Alojo.—Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino.
Toruvio.—Saluton al vi, sinjoro.
Alojo (sola).—Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ!
LA DOMO DE ĴAK’.
Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton.
Jen estas la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.
Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak’.