En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo">[ estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo.
Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto.
Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.—(Daŭrigota).
NEKROLOGIO.
Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro.
KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.
Pentraĵeto el Rusa Litvujo.
Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.
Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.
Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo.