- 1½ funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj).
- 1 da sekvinberoj (sen la grajnoj).
- ¼ da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj).
- 1½ da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj).
- ¾ da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn).
- Triono da raspita muskato.
- ⅓ unco da Cinamono (pudrita).
- ⅓ unco da Zingibro (pudrita).
- ⅓ unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita).
- Duon-teokulero da kariofiloj.
- ¾ funto da Mola sukero.
Metodo.—Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto.
Kiamaniere ĝin uzi.—Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco.
Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu.
Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj.
SKOTA PERSISTO.
Originale verkita de F. A. Meigh.
La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis.
Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj.
Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi.