Ho! Samideanoj miaj
Nur per la respondo ĉies
Per voĉdonoj vere viaj
Faros vi la lingvon vies.
Pensu, do, pri la demando
De la iu ĉe la rando.
PIEDNOTO:
[1] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon.
LA LAMPIRO KAJ LA BUFO.
Tradukita de A. Motteau.
Lampiro el la herb’ heletis
Fosfore (vesper’ lumigilo),
Ĝin Bufo ekvidint’ elĵetis
L’ enhavon de venenpafilo
Al la nekulpa vermo stela.
—"Neniam," la Lampiro diris,
"Mi malbonaĵon al vi faris;
Min kial do vi nun mortigas?"
Respondis Bufo la malbela:
"Ĉu vi ne lumon disvastigas?"
MONATO POST MONATO.
La mondo nun pliaĝiĝis per unu jaro, kaj ni ĉiuj tial plisaĝiĝis. La progreso farita de Esperanto estas eĉ pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ĉiuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ĉi sukceso, kaj ni ankaŭ aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Ĝi estu ankoraŭ pli progresema! Ĝi estu eĉ pli feliĉa por la Esperantistoj!
Lastan monaton ni havis la plezuron aranĝi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn ĉarmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili fariĝu pli kaj pli internaciaj!
Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo.