Originale verkita de J. T. Haxton.
Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La bela ĉefstrato brilas per la helaj someraj vestaĵoj de la virinoj, kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolĉe sur la oreloj.
Tiu ĉi strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en somero vere vidindaĵo. Ĝi estas longa, sed ne tro; larĝa, sed ne tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj.
Ĉe unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni prezentis al reĝo Karlo II. en 1650 la arĝentajn ŝlosilojn de la urbo.
Ĉe la alia fino estas la restaĵo de la vasta katedro, kiu detruiĝis dum la Reformiĝo, kaj estas eĉ nun nobla en ĝia ruino.
Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata Biblioteko, la Poŝtoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopreĝejo.
Eble la ĉefa rimarkindaĵo pri la strato, kiel eĉ pri la tuta urbo, estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna.
Sed kiel ni promenas laŭlonge tiu ĉi admirinda strato "sub la tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime ĉirkaŭ dek mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto.
La vojaĝontoj apudstaras. Jen feliĉaj geedzoj kun bela filineto; jen malagrabla, gala, maljuna fraŭlo; jen la ĝojega mezaĝa viro, kiu ŝercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu senkonfide ektremas pro ĉiu movo de la ĉevaloj.
Fine, ĉiu enestas kaj ĉio estas preta kaj, kun ĥoro de amikaj adiaŭoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la ŝtonoj.