De G. O. Messerly.
Mi alvenis tien ĉi post unutaga vojaĝo de Trinidad, per vaporŝipo de la "Royal Mail Company."
Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni al Margarito, Venezuela insulo lokita ĉirkaŭ kvindek mejlojn norden de la Venezuela ĉeflando.
La vidaĵo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni kontempladas ĝian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la malproksimaj montoj.
Sennombraj velŝipoj de perlfiŝistoj estas videblaj. Ili serĉas kun pacienco la ĉefan riĉecon de tiu ĉi insulo, kaj ilia nombro kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis nekalkuleblaj.
La ĉi tieaj perlfiŝistoj uzas la arrastra aŭ skrapilon, kiu kolektas en sako ĉiujn perl-ostrojn kiujn ĝi trovas antaŭ ĝi sur la fundo de la maro. Poste la fiŝistoj suprentiras la skrapilon kaj elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ĉi estas malfermataj kaj la viando estas metata en kaldronon kaj kuirata ĝis kiam ĝi iĝas kvazaŭfluida.
La supo estas poste forĵetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo, la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ... multekosta!
La Margarita popolo, kies raso estas miksaĵo de Kariba kaj Kaŭkaza sango, estas bonkora.
Iliaj devizoj estas Hoy (hodiaŭ) por ricevi, kaj Mañana (morgaŭ) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj komercistoj. Iliaj ĉefaj komercaĵoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj Kapra-haŭtoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj Curaçao.
Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la sola, ĉar mi jam varbis kelkajn, kaj mi ĉiam klopodas!