Antaŭ la tur-fortigita pordego de Shrewsbury venis la Grafo Henriko—bela juna viro havante dudek jarojn—kun sia sekvantaro, kaj postulis permeson eniri.

Sed la urbanoj malpermesis al li la eniron, ekkriegante, ke ili ja nenian reĝon konas krom Riĉardo, kies fidelaj regatuloj ili estas, kaj kies sigelon ili uzadas. La Urbestro esprimis solenan kaj seriozan ĵuron, ke la Grafo ne envenos urbon escepte trans lia korpo—signifante, ke li preferas la morton antaŭ ol li permesos al Henriko la eniron.

Henriko trankvile reiris, starigis tendetaron kaj, nokttempe, sendis tri sinjorojn por paroladi ĉe la pordegejo. La rezultato de tiu ĉi parolado estis, ke la urbanoj decidis, ke ili permesos al li la eniron, se li transpaŝos super la korpo de la (vivanta) urbestro, dum tiu ĉi kuŝas sur la tero ekster la pordegejo, kaj per tio ne estos ĵurrompulo.

Tial, morgaŭe, tio efektiviĝis. Kun la belegeco kaj lukso, kiuj tiatempe akompanis militajn aferojn, la kavaliraro, rajdante antaŭ la militistaro, inter kiu estis Henriko, alvenis antaŭ la pordega fortikaĵo. La kradega barilo leviĝis. La urbestraro, areto da urbanoj, kaj la urbestro—Tomaso Mitton—portante longan bluan robon, kaj liaj kunestroj kaj partianoj, sekvata ambaŭflanke de honor-gvardio de du vicoj da soldatoj, ĉiu tenante halebardon, elvenis ekster la pordego.

La kradego malleviĝis. Kvankam tiu ĉi okazis ekster la pordegoj, la ceremonio estis videbla el multaj hom-plenaj fenestroj de la ĉirkaŭ-urbaj domoj apud la pordego, kie devis loĝi ĉiuj neburĝoj kaj alilanduloj.

Kiam liaj du lakeetoj metis sur tero matraseton kaj, genufleksinte, tenis la angulojn de la kapkuseno, la inda urbestro kiel eble plej majeste kuŝiĝis apogante sin sur kubuto, kaj serioze rigardis la junan Grafon Henrikon.

Doninte la kondukilon de sia gaje kaj blazone drapirata ĉevalo al paĝio, la Grafo, vestata de brileganta blua ŝtala armaĵo, sed kun ortuka supervesto kaj velura ĉapo malsupreniris sur la (por bonveno flor-kovratan) teron kaj, inter kelkaj el liaj altrangaj kunuloj, promenis al la kuŝejo de Tomaso Mitton, kaj kun humila kaj bonsenta mieno suprepaŝis la gravan kaj konsciencan Urbestron, kaj per tio savis lian valoran ĵuron.

Tio farite, la kradego tuj leviĝis, procesio formiĝis kaj, sub pluveto de floroj—precipe ruĝaj, kiuj signifis la Lankastrian devenon kaj heredecon de la estonta reĝo,—la amaso sin turnis urben.

Henriko, rajdante sian belegan kremkoloran ĉevalon, iĝis la fokuso de granda bonvena aplaŭdado de la ĝoja popolo kiu salutis lin per krioj de: "Dio bone progresigu cin" kaj, por la unua fojo, liaj oreloj ricevis tiun ravan krion: "Dio savu nian Reĝon."

Henriko gaste restis nur unu nokton en domo, kiu ankoraŭ staras.