"De Doktoro Lloyd verkita
Kaj je pencoj dek vendita.
Kaj enhavas ĝi resumon
Kiu disvastigas lumon.
"Sur sintakson, gramatikon,
Kvankam ĝi ne havas dikon.
Sed por Esperantistaro
Estas multuminparvaro!"
D.H.L. (9660).
LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.
De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.
Katene ĝemas la spiritoj
En purgatoriflamo:
Foriĝas grade malmeritoj
De pentoplena l’ amo,
Kredeble, kiu penis tere
Por sin purigi vere.
Eĉ tie, ĉiu Marifesto
Senpena tag’ fariĝas,
Kaj, dum benita tia resto,
Espero kuraĝiĝas—
Ĉar ĉiuj ĝuas l’ interpacon,
Dipatrinodonacon.
Sed, foje, en purgatorio,
Eĉ sankta la reveno
De la Nomfesto de Mario
Ne ĉie iĝis beno—
Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis
Ke mil koreĥoj tremis!
Spiritoj kune al Ĉielo
Te Deum himnon sendis,
Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo
Ĝin aŭdis kiu plendis:
"Vi, kial kantas ne dankeme?"
Li diris kompateme.
Respondis la spirit’ ĝemanta:
"Sendanka mi ne estas;
"Sed kvankam paco viviganta
"Ĉi tie kun ni restas,
"Ĝi nek forpelas mian penon,
"Nek donas al mi benon.