Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis, la bruo de la vetero supersurdigis ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion.
Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj surtuton de Leonid Leonidoviĉ.
Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj brakoj—la korpon de mia amiko.
Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj.
Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta sidejo.—Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.—Kiam li rimarkis falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto, forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon....
Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon.
Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda ŝtono.
En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.—Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj....