Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi.
Finota.
LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.
Originale verkita de George J. Henderson.
Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.
Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!
Lt.-Kolonelo Gordon, sur la Esperanta Gazeto, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.
Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.
La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.
Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.