Jen estas la traduko de la latina surskribo:—

La universala teras fero estas teatro;
Homa vivo estas tragedio:
Ĉio iluzio; ĉio ŝajno.
La morto estas la lasta linio de ĉio.
Ĝi malkovras, kaj ĉion solvas.
Vi kiu vivas tion ĉi pripensu;
Preĝpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ĉi tie ripozas
Foriru kun paco kaj senĉese memoru, ke vi mortos.

Ĉu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis.

PIEDNOTO:

[1] Tiu ĉi artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voĉo Internacia." (Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva).

MONATO POST MONATO.

Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.

Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.

Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.

La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas.