EXERCISE 23.

Suffixes -ĈJ-, -NJ-, and Moŝto (see pars. [274], [283]).

(1) La gepatroj ĉiam nomas Johanon, Johanĉjo (aŭ Joĉjo), kaj Erneston ili nomas Erneĉjo (aŭ Erĉjo). (2) Vilhelmo nomas sian fratinon Marinjo (aŭ Manjo), kvankam ŝi estas baptita Mario; kaj Mario nomas sian fraton Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo, aŭ Vilĉjo, aŭ Viĉjo). (3) Sofinjo estis baptita Sofio, sed kelkafoje ŝia frato, Nikolao, nomis ŝin Sonjo, kaj ŝi nomis lin Nikĉjo (aŭ Niĉjo). (4) Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min! (5) El la kvar leteroj unu estis adresita: Al Lia Episkopa Moŝto, La Episkopo de N.; la dua: Al Lia Grafa Moŝto de P.; la tria: Al Lia Moŝto Sinjoro D.; la kvara: Al Sinjoro G. C.

TRANSLATION 23.

(1) The parents always call John, Johnnie (or Jack), and Ernest they call Ernstie (or Ernie). (2) William calls his sister Polly (or Poll), although she has been christened Mary; and Mary calls her brother Willie (or Will, or Billy, or Bill). (3) Sophy was christened Sophia, but sometimes her brother Nicholas called her Soph, and she called him Nickie (or Nick). (4) I said to the King: pardon me, your Majesty! (5) Of the four letters one was addressed to the Right Reverend the Bishop of N.; the second to the Right Honourable the Earl of P.; the third to the Honourable D. (or, His Honour, or, His Worship, etc., D.); the fourth to Mr. G. C. (or, G. C., Esq.).