EXERCISE 27.

Suffixes -EJ-, -ING-, -UJ- (see par. [278]).

(1) La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo. (2) La kuiristo sidas en la kuirejo. (3) La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon. (4) Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo. (5) Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. (6) En la kandelingo sidis brulanta kandelo. (7) En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako. (8) La rusoj loĝas en Rusujo, kaj la germanoj en Germanujo.

TRANSLATION 27.

(1) The house in which one learns is a school, and the house in which one prays is a church. (2) The cook is (sits) in the kitchen. (3) The doctor advised me to go into a Turkish (sweat, vapour) bath. (4) A shop (warehouse, store) in which cigars are sold (they sell cigars), or a room in which cigars are kept, is a cigar shop (store); a small box or other thing into which cigars are put is a cigar-case; a little tube into which one puts a cigar when one smokes it is a cigarholder (mouthpiece). (5) A box in which one keeps pens is a pen-box, and a little stick on which one has (keeps) a pen for writing is a penholder. (6) In the candlestick was (sat) a burning candle. (7) In my trousers’ pocket I carry a purse, and in my overcoat pocket I carry a writing-case (pocket-book); a larger portfolio I carry under my arm. (8) (The) Russians live in Russia, and (the) Germans in Germany.