DIALOGO PRI ELIZIO.
Originale verkita de Esperantisto 10549.
Kritikisto. Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto.
Poeto. Sed vi ne estas poeto.
K. Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne timas mian dispecigemon.
P. La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la vivo-sekcion.
K. Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj en la Fundamenta Krestomatio ŝpareme uzas tranĉilon.
P. Dro Zamenhof mem elizias.
K. Malofte severe. Lia longa poemo "Al la Fratoj" estas preskaŭ tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu.
P. Li ankaŭ verkis la kanton "Al la Reĝo."
K. Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado.
P. Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto?
K. Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto. Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte.
P. Tranĉi estas neeviteble.
K. Ne absolute. En "Alaŭdeto" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn nevunditajn.
P. Elizio plibeligas poemon.
K. Pardonu al mi. Vort’ en poem’ ofte similas al soldat’ post batal’, aŭ al kat’ kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil’, kaj al poem’ alie belul’ alvenas mien’ de malsanulej’.
P. Vi do tute malŝatas elizion.
K. Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas operacii kvazaŭ per falĉilo.
P. Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo?
K. Preskaŭ la tutan poemaron en Fundamenta Krestomatio, malgraŭ la elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio!
P. Ŝajnas al mi ke vi estas prava.
K. Nehakita kanto estas rava.