AL LA KORBO POR FORĴETAĴOJ.

La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena respekto de la Verkistino, E. J. Catt.

Kara Korbo,

Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas donacon.

Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon) kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos—ĉar mi estas verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo de simpatio.

Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn, escepte por doni plezuron unu al la alia.

Legante artikolon "Iom da Muziko" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto.

Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la sekvanton:—

Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M—— ĉeestis multaj parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo—ne tre bone konata. Oni petis ke li kantu.

"Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos aferon—poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!"

"Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn je Dimanĉo! Venu tuj malsupren."

"Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian voĉon!"

Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe ke oni ne plu deziris ke li kantu!

Sed ni lasu tion—

Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ ĉu vi preferas resti malplena?