LI, ŜI, ĜI KAJ ALIA.
Originale verkita de Cynicus.
Li. Mi vidu, jen estas unu, du, tri—kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu ŝi estas? Mi skribos al ŝi.
Ĝi. Estimata Fraŭlino,—Mi estus tre kontenta se vi korespondadus kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p.
Ŝi. Ho! nova korespondanto! Ne malbona—bone elektitan karton—montras bonan guston—kaj—jes, estas bona skribmaniero. Ho jes, mi korespondados kun vi, sinjoro!
Ĝi. Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi sendos tiujn, k.t.p.
Li. Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan guston, kaj—jes—mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon.
Ĝi. Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p.
Ŝi. Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron.
Ĝi. Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p.
Li. Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi intencis respondi al mia anonco.
Ĝi. Kara Fraŭlino,—Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn? Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj. Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna "Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi—k.t.p.
Ŝi. Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi estas inteligenta estaĵo.
Ĝi. Kara Sinjoro,—Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne. Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri hipnotismo? Mi amus—k.t.p.
Li. Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial—mi ne scias—sed, mi amas ŝin.
Ĝi. Karega Amikino,
Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara" al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo, sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi permesas min korespondadi kun vi letere.
Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar jarojn—mi estas—ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton, kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas—k.t.p.
Ŝi. Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi. Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron.
Ĝi. Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min "karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras.
Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi.
Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi.
Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn malsaĝaĵojn—malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas! Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke vi estas—ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas—k.t.p.
Li. Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi.
Ĝi. Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble diros al vi multe da tio kio ne estas vera—sed mi? Ho, kiel vi min vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas, kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta—k.t.p.
Ŝi. Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu.
Li. Neniam respondon! Kial, mi miras.
Ĝi. Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas malvarma, kruelega—Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto; ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p.
Ŝi. Tio ĉi estas amuziga.
Ĝi. Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p.
Li. Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus.
Ĝi. Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p.
(Post semajno).
Ĝi. {
Ho! Mia karulineto...k.t.p.
Ho! Mia karulo...k.t.p.
(Post tri tagoj).
Ĝi. {
Ho! Mia amatino...k.t.p.
Ho! Mia amato... k.t.p.
(La proksiman tagon).
Ĝi. {
Ho!!......!! k.t.p.
Ho!!......!! k.t.p.
(La saman tagon).
Ĝi. {
Ho!!!......!!!! k.t.p.
Ho!!!......!!!! k.t.p.
(Post tri monatoj).
Ĝi. {
Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton,
Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p.
(Post semajno).
Li. Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol mi—facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi— (Al la Alia) Ni iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos zorgi. Estas tre ĉagrena, sed——
Ĝi. Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis mi...k.t.p.
(En la 30a Junion).
Ŝi (al la Alia). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro vespere.
(En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo).
Li.
Ŝi.
} (Renkontante). { !!!
(Post kvin minutoj).
Li.
Ŝi.
} (Prezentante la Alia). {
Mia edzino.
Mia edzo.
Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte.
Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon.
"Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino.
"Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos ĝin tie."
Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia!
Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon.
(Vera Rakonto) A. Bullock Webster.