ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON.
Tradukita el Angla-Saksona originalo, de G.L.B. kaj C.F.W.
Mi kun du aliaj fratoj venis Farnon la insulon. Intencis mi paroladi kun la honorinda patro Ethelwald. Poste ke mi kun la lia parolado estis konsolita kaj la lia benado estis al mi donita, kaj tiam kiam ni domon revenintaj jam estis sur la alta maro, subite disŝiriĝis la paco de la ĉielo kio estis reginta je la tempo kiam ni enŝipiĝis kaj tiel grava vetero ekalvenis kaj tiel furioza urago ekfalis ke ni nek kun velo nek kun remado povis eĉ iometete progresadi, kaj ni nepre nenio atendis krom la morto mem. Dume ke ni do tie plej longe kun la vento kaj la maro tute vane laboradis kaj bataladis, rigardis ni tiam malantaŭe por vidi se estus eble ke ni ree tentu atingi la insulon el kiu ni estis elvenintaj. Sed kien ajn ni nin turnis la sama urago nin renkontis, nin ĉirkaŭstaris, nin ĉirkaŭringis ĉiaparte kaj nenia espero de saviĝo jam restis al ni.
Post longe ni niajn okulojn suprenlevigis kaj ekvidis ni sur Farno la insulo, la al Dio karan patron Ethelwald’on elirantan el la lia sekreta loĝejo, volantan havigi al ni sukcesan kuradon, por vidi tion kio estis okazinta je ni; ĉar li estis aŭdanta la bruadon de la ventego kaj de la muĝanta maro. Kaj li, nin vidanta alportitajn en danĝeron kaj tiamaniere laborantajn, la genuojn fleksadis al Dio, Patro de Nia Sinjoro kaj Savisto Ĥristo, preĝanta pro la nia saviĝo kaj vivo. Kaj kiam li tian preĝon finigis, la superfluantajn akvojn li retrankviligis, kaj la ventegon redefaligis, ĝis ke nepre la furiozeco de la ventego foriĝis kaj favorantaj ventoj nin kondukis sur plej trankvila maro al la bordo. Kiam do ni trafis la bordon, kaj la nian ŝipon ankaŭ el la ondoj forportis, samminute vento egale forta kiel antaŭe revenis, kvazaŭ ĝi dum tiu mallonga tempeto pro ni estis trankviligita, kaj dum la tuta tago plej forte kaj furioze blovegis, tiel kiel oni verŝajne devus ekkredi ke la mallonga periodeto de trankvileco, kiu tiatempe okazis, nin estis aldonita de la Ĉielo, por favori tiun serviston de Dio, pro nia saviĝo preĝantan.
Note.—La Angla-Saksona teksto el kiu la jena historieto estas eltirita, presiĝis en la de Sinjoro Alfred Cook (Yale’a Profesoro) verkita libro nomita Unua Libro de Antikva Angla; plej interesplena kaj grava libreto por tiuj kiuj sin interesas pri la komencaĵoj de la hodiaŭa Angla Lingvo. La nunaj tradukistoj penadis konservi la stilon de la originala teksto.