MALNOVAJ KANTOJ.

Tradukita de Clarence Bicknell.

Ne povas mi malnovajn kantojn Rekanti kiel foje; La kor’, la voĉo al mi mankus, Mi plorus tro malĝoje. En tiuj kantoj mia koro Pasintajn tempojn trovas; Rekanti ilin, aŭ rerevi La revojn mi ne povas.

Ne povas mi rekanti ilin, Kaj la malĝojajn ĉarmojn; Iliaj melodioj vekus El dorm’ malnovajn larmojn: Kvankam mi ne forgesas ilin, Malĝojajn kaj dolĉegajn, Mi tamen ne rekanti povas La kantojn tro karegajn.

Ne, mi ne povas! la vidaĵoj Revenas pri la horoj De oraj revoj forflugintaj, Pri jaroj de doloroj; Sed, per rompitaj teraj ĉenoj, L’ anim’, en libereco, Rekantos eble tiujn kantojn, Kaj dum la eterneco.